Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li manĝis, kaj revenis al li lia spirito, ĉar antaŭ tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne manĝis panon kaj ne trinkis akvon. 13 Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, ĉar mi malsaniĝis antaŭ tri tagoj. 14 Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro. 15 Tiam David diris al li:Ĉu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso. 16 Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disĵetitaj sur la tuta landpeco, manĝas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filiŝta kaj el la lando Juda. 17 Kaj David batis ilin de la mateno ĝis la morgaŭa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris. 18 Kaj David savis ĉion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis. 19 Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el ĉio, kion ili prenis al si:ĉion David reprenis. 20 Kaj David prenis ĉiujn ŝafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaŭ si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David. 21 Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj ĉe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin. 22 Tiam kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al ĉiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru. 23 Sed David diris:Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin. 24 Kaj kiu aŭskultos vin en tiu afero? ĉar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis ĉe la ĉararo; egale devas esti dividite. 25 Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel leĝon kaj moron en Izrael ĝis nun. 26 Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejaĝuloj, al siaj amikoj, dirante:Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo; 27 al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir, 28 kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Eŝtemoa, 29 kaj al tiuj, kiuj estis en Raĥal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jeraĥmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj, 30 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor- Aŝan, kaj al tiuj, kiuj estis en Ataĥ, 31 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥebron, kaj en ĉiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.

1 Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2 Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul. 3 La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj. 4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin. 5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li. 6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li. 7 Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.