Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed Asahel ne volis cedi de li. 22 Abner denove diris al Asahel:Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizaĝon al via frato Joab? 23 Sed tiu ne volis foriĝi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantaŭa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantaŭa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj ĉiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis. 24 Kaj Joab kaj Abiŝaj postkuris Abneron. Kiam la suno malleviĝis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraŭ Giaĥ sur la vojo al la dezerto Gibeona. 25 Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis ĉirkaŭ Abner kaj formis unu taĉmenton kaj stariĝis sur la supro de unu monteto. 26 Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris:Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel maldolĉaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo ĉesigi la atakadon de siaj fratoj? 27 Kaj Joab respondis:Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraŭ matene la popolo ĉesus atakadi ĉiu sian fraton. 28 Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis. 29 Abner kaj liaj viroj marŝis sur la ebenaĵo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Maĥanaimon. 30 Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj kaj Asahel. 31 Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis. 32 Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Leĥem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en Ĥebron.

1 Kaj la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de Saul fariĝadis ĉiam pli malforta. 2 Al David naskiĝis filoj en Ĥebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Aĥinoam, la Jizreelanino; 3 lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Abŝalom, de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; 4 la kvara, Adonija, filo de Ĥagit; la kvina, Ŝefatja, filo de Abital; 5 la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. Ĉi tiuj naskiĝis al David en Ĥebron. 6 Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul. 7 Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Iŝ- Boŝet diris al Abner:Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro? 8 Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Iŝ-Boŝet, kaj li diris:Ĉu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraŭ Jehuda faras favorkoraĵon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riproĉas al mi hodiaŭ krimon pro la virino! 9 Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo ĵuris al David; 10 por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan ĝis Beer-Ŝeba. 11 Kaj li ne povis plu respondi al Abner eĉ unu vorton, ĉar li timis lin. 12 Tiam Abner sendis senditojn al David anstataŭ si, por diri:Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon. 13 Kaj tiu diris:Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome:vi ne vidos mian vizaĝon, se vi antaŭe ne alkondukos al mi Miĥalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizaĝon. 14 Kaj David sendis senditojn al Iŝ-Boŝet, filo de Saul, por diri:Donu mian edzinon Miĥal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filiŝtoj. 15 Tiam Iŝ-Boŝet sendis, kaj prenis ŝin de la edzo, de Paltiel, filo de Laiŝ. 16 Kaj ŝia edzo iris kun ŝi, ne ĉesante plori pro ŝi ĝis Baĥurim; sed Abner diris al li:Iru returne; kaj li iris returne. 17 Kaj Abner ekparolis kun la plejaĝuloj de Izrael, dirante:Jam de longe vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi; 18 nun faru do tion; ĉar la Eternulo diris pri David jene:Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el