Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas nun benito de la Eternulo. 30 Kaj li faris por ili festenon, kaj ili manĝis kaj trinkis. 31 Kaj ili leviĝis frue matene kaj ĵuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco. 32 Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon. 33 Kaj li donis al ĝi la nomon Ŝiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer- Ŝeba ĝis hodiaŭ.

34 Kiam Esav havis la aĝon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Ĥetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Ĥetido. 35 Kaj ili multe ĉagrenis Isaakon kaj Rebekan.


27 KIAM Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas. 2 Kaj li diris: Jen mi maljuniĝis; mi ne scias, kiam mi mortos; 3 prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon; 4 kaj faru por mi bongustan manĝaĵon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi ĝin manĝos, por ke mia animo vin benu, antaŭ ol mi mortos. 5 Sed Rebeka aŭdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por ĉasi ĉasaĵon kaj alporti. 6 Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi aŭdis, ke via patro diris al via frato Esav jene: 7 Alportu al mi ĉasaĵon kaj faru por mi bongustan manĝaĵon, kaj mi manĝos, kaj mi benos vin antaŭ la Eternulo antaŭ mia morto. 8 Kaj nun, mia filo, aŭskultu mian voĉon, kion mi ordonas al vi: 9 iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan manĝaĵon por via patro, kian li amas; 10 kaj vi alportos al via patro, kaj li manĝos, por ke li benu vin antaŭ sia morto. 11 Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata; 12 eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon. 13 Kaj lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur aŭskultu mian voĉon kaj iru, alportu al mi. 14 Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan manĝaĵon, kian amis lia patro. 15 Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn ŝi havis ĉe si en la domo, kaj ŝi vestis sian pli junan filon Jakob; 16 kaj per la feloj de la kapridoj ŝi vestis liajn manojn kaj la glataĵon de lia kolo. 17 Kaj ŝi donis la bongustan manĝaĵon kaj la panon, kiujn ŝi pretigis, en la manon de sia filo Jakob. 18 Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo? 19 Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu leviĝi, sidiĝu, kaj manĝu mian ĉasaĵon, por ke via animo min benu. 20 Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Ĉar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte. 21 Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimiĝu, kaj mi vin palpos, mia filo, ĉu tio estas vi, mia filo Esav, aŭ ne. 22 Kaj Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav. 23 Kaj li ne rekonis lin, ĉar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin. 24 Kaj li diris: Ĉu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi. 25 Kaj li diris: Alŝovu al mi, kaj mi manĝos la ĉasaĵon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alŝovis al li, kaj tiu manĝis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis. 26 Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimiĝu kaj kisu min, mia filo. 27 Kaj li alproksimiĝis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris:

Vidu, la odoro de mia filo
Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;

28 Dio donu al vi roson ĉielan
Kaj grason de la tero
Kaj multe da greno kaj mosto.

29 Popoloj vin servu,
Kaj gentoj kliniĝu antaŭ vi;
Estu sinjoro super viaj fratoj,
Kaj kliniĝu antaŭ vi la filoj de via patrino;
Viaj malbenantoj estu malbenataj,
Kaj viaj benantoj estu benataj.