Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la ĉefurbon el la manoj de la Filiŝtoj. 2 Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj, kuŝiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per ŝnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. 3 Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Reĥob, reĝon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Eŭfrato. 4 Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj. 5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn. 6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris. 7 Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj el Betaĥ kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la reĝo David prenis tre multe da kupro. 9 Kiam Toi, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer, 10 tiam Toi sendis sian filon Joram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraŭ Hadadezer kaj venkobatis lin (ĉar Toi estis en milito kontraŭ Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn. 11 Ilin ankaŭ la reĝo David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li dediĉis el tio, kion li akiris de ĉiuj nacioj, kiujn li venkis: 12 de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Reĥob kaj reĝo de Coba. 13 Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj. 14 Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris. 15 Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj David faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo. 16 Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 17 Cadok, filo de Aĥitub, kaj Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto; 18 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.

1 Kaj David diris:Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan? 2 El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la reĝo diris al li:Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo. 3 Tiam la reĝo diris:Ĉu ekzistas ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo:Ekzistas ankoraŭ filo de Jonatan, lamulo. 4 Kaj la reĝo diris al li:Kie li estas? Kaj Ciba diris al la reĝo:Jen li estas en la domo de Maĥir, filo de Amiel, en Lo-Debar. 5 Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar. 6 Kaj venis Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris:Mefiboŝet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo. 7 Kaj David diris al li:Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo. 8 Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas? 9 Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro; 10 prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn. 11 Kaj Ciba diris al la reĝo:Ĉion,