Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/280

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

21 Tiam la reĝo diris al Joab:Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Abŝalom. 22 Joab ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj dankis la reĝon. Kaj Joab diris:Hodiaŭ via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo, ĉar la reĝo plenumis la vorton de sia sklavo. 23 Kaj Joab leviĝis, kaj iris en Geŝuron, kaj venigis Abŝalomon en Jerusalemon. 24 Sed la reĝo diris:Li reiru en sian domon, sed mian vizaĝon li ne vidu. Kaj Abŝalom revenis en sian domon, sed la vizaĝon de la reĝo li ne vidis. 25 En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Abŝalom:de la plando de lia piedo ĝis lia verto estis en li nenia mallaŭdindaĵo. 26 Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis ĉiujare, ĉar la haroj fariĝadis por li tro pezaj, kaj estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laŭ la reĝa pesilo. 27 Al Abŝalom naskiĝis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; ŝi estis virino belaspekta. 28 Abŝalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizaĝon de la reĝo li ne vidis. 29 Kaj Abŝalom sendis al Joab, por sendi lin al la reĝo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraŭ duan fojon, sed tiu ne volis veni. 30 Tiam li diris al siaj servantoj:Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon; iru, kaj forbruligu ĝin per fajro. Kaj la servantoj de Abŝalom forbruligis la kampoparton per fajro. 31 Tiam Joab leviĝis, kaj venis al Abŝalom en la domon, kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton? 32 Abŝalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi, por diri al vi:Venu ĉi tien, por ke mi sendu vin al la reĝo, por demandi, kial mi venis el Geŝur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizaĝon de la reĝo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min. 33 Kaj Joab iris al la reĝo, kaj diris al li tion; kaj ĉi tiu alvokis Abŝalomon, kiu venis al la reĝo, kaj adorkliniĝis vizaĝaltere antaŭ la reĝo; kaj la reĝo kisis Abŝalomon.

1 Post tio Abŝalom havigis al si ĉaron kaj ĉevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaŭ li. 2 Kaj Abŝalom leviĝadis frue, kaj stariĝadis ĉe la vojo al la pordego; kaj ĉiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la reĝo por juĝo, Abŝalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aŭ tiu tribo de Izrael, 3 Abŝalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi aŭskultanto ĉe la reĝo. 4 Kaj plue Abŝalom parolis:Ho, kiu farus min juĝisto en la lando, por ke al mi venu ĉiu homo, kiu havas plendon aŭ juĝan aferon, kaj por ke mi faru al li juston! 5 Kaj kiam iu alproksimiĝis, por adorkliniĝi antaŭ li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin. 6 Tiel Abŝalom agis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj iris por juĝo al la reĝo; kaj Abŝalom ŝtele allogis al si la korojn de la Izraelidoj. 7 Atinginte la aĝon de kvardek jaroj, Abŝalom diris al la reĝo:Permesu al mi iri kaj plenumi en Ĥebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo; 8 ĉar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Geŝur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo. 9 Kaj la reĝo diris al li:Iru en paco. Kaj li leviĝis, kaj iris Ĥebronon. 10 Kaj Abŝalom sendis esplorrigardantojn al ĉiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi aŭdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Abŝalom fariĝis reĝo en Ĥebron. 11 Kune kun Abŝalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante. 12 Kaj Abŝalom sendis inviti ankaŭ Aĥitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la buĉoferojn. Tiam la konspiro plifortiĝis, kaj la popolo ĉiam pli kaj pli amase iris al Abŝalom. 13 Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turniĝis al Abŝalom. 14 Tiam David diris al ĉiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem:Leviĝu, kaj ni forkuru, ĉar alie ni ne povos saviĝi kontraŭ Abŝalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfeliĉon, kaj ne pereigu la urbon per glavo. 15 Kaj la servantoj de la reĝo diris al la reĝo:Kion ajn elektos nia sinjoro la reĝo, ni estas viaj sklavoj. 16 Tiam la reĝo kaj lia tuta domo eliris piede,