Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/287

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri. 9 Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin. 10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri. 11 Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris:Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon. 12 Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis. 13 Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 14 Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin. 15 Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron. 16 Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo:Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li. 17 Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris:Ĉu vi estas Joab? Li respondis:Mi. Kaj ŝi diris al li:Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis:Mi aŭskultas. 18 Tiam ŝi diris:En antaŭaj tempoj oni diradis:Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu. 19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo? 20 Tiam Joab respondis kaj diris:Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi; 21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim-Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo-levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab:Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron. 22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo. 23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj; 24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj; 26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.

1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn. 2 Tiam la reĝo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.) 3 Kaj David diris al la Gibeonanoj:Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo? 4 La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam ili diris al la reĝo:Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael, 6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris:Mi donos. 7 Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul. 8 Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Meĥolatano. 9 Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj,