Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/289

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

15 Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin. 16 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo. 17 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj; 18 Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. 19 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno. 20 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi. 21 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. 22 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio. 23 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. 24 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku. 25 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj. 26 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia; 27 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco. 28 Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn. 29 Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon. 30 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron. 31 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas. 32 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 33 Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon. 34 Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj. 35 Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon. 36 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas. 37 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj. 38 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas. 39 Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn. 40 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min. 41 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas. 42 Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili. 43 Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas. 44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. 45 Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj. 46 Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj. 47 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo: