Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/295

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

domon laŭ Sia promeso, hodiaŭ Adonija estos mortigita. 25 Kaj la reĝo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj ĉi tiu frapis lin, kaj li mortis. 26 Kaj al la pastro Ebjatar la reĝo diris:Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, ĉar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaŭ mia patro David, kaj ĉar vi suferis ĉion, kion suferis mia patro. 27 Kaj Salomono forigis Ebjataron, ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo de Eli en Ŝilo. 28 La famo pri tio atingis Joabon (ĉar Joab aliĝis al Adonija, kvankam al Abŝalom li ne aliĝis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 29 Oni raportis al la reĝo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun ĉe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li:Iru, mortigu lin. 30 Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li:Tiele diras la reĝo:Eliru! Sed tiu respondis:Ne, ĉi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la reĝo, dirante:Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi. 31 Tiam la reĝo diris al li:Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab verŝis. 32 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda. 33 Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo. 34 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto. 35 Kaj la reĝo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataŭ li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la reĝo starigis anstataŭ Ebjatar. 36 Kaj la reĝo sendis por voki Ŝimein, kaj li diris al li:Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj loĝu tie kaj nenien eliru el tie; 37 se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo. 38 Kaj Ŝimei diris al la reĝo:Bone; kiel diris mia sinjoro la reĝo, tiel via servanto faros. Kaj Ŝimei loĝis en Jerusalem multe da tempo. 39 Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de Ŝimei al Aĥiŝ, filo de Maaĥa, reĝo de Gat. Kaj oni sciigis al Ŝimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat. 40 Tiam Ŝimei leviĝis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Aĥiŝ, por serĉi siajn sklavojn. Kaj Ŝimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat. 41 Kaj oni raportis al Salomono, ke Ŝimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis. 42 Tiam la reĝo sendis, kaj vokigis Ŝimein, kaj diris al li:Mi ĵurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi:Bona estas tio, kion mi aŭdis. 43 Kial do vi ne observis la ĵuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi? 44 Kaj la reĝo diris al Ŝimei:Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo. 45 Sed la reĝo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaŭ la Eternulo eterne. 46 Kaj la reĝo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj ĉi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikiĝis en la manoj de Salomono.

1 Kaj Salomono boparenciĝis kun Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis ŝin en la urbon de David, ĝis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem ĉirkaŭe. 2 Tamen la popolo alportadis ankoraŭ oferojn sur altaĵoj, ĉar ĝis tiu tempo ankoraŭ ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo. 3 Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laŭ la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altaĵoj. 4 Kaj la reĝo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, ĉar tie estis la ĉefa altaĵo. Mil bruloferojn Salomono