Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/299

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

templo. 18 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; ĉio estis cedra, oni vidis nenian ŝtonon. 19 La plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo. 20 La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaŭ la cedran altaron li tegis. 21 Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro. 22 Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro. 23 Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj. 24 Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de ĝiaj flugiloj ĝis la dua fino de ĝiaj flugiloj. 25 Kaj dek ulnojn havis ankaŭ la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaŭ keruboj. 26 La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaŭ de la dua kerubo. 27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altuŝanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altuŝanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altuŝantaj unu la alian. 28 Kaj li tegis la kerubojn per oro. 29 Kaj sur ĉiuj muroj de la domo ĉirkaŭe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere. 30 Ankaŭ la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere. 31 Ĉe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj. 32 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn. 33 Ankaŭ ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno; 34 kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaŭ duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaŭ duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj. 35 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro ĝuste laŭ la skulptaĵo. 36 Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj el vico da cedraj traboj. 37 En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo. 38 Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en ĉiuj siaj detaloj kaj laŭ sia tuta plano; li konstruis ĝin dum sep jaroj.

1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon. 2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; ĝi havis la longon de cent ulnoj, la larĝon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj. 3 Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico. 4 Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraŭ fenestroj trifoje. 5 Kaj ĉiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraŭ fenestroj trifoje. 6 Kaj ĉambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek ulnoj; kaj ankoraŭ ĉambron antaŭ ili kaj kolonojn kaj sojlon antaŭ ili. 7 Kaj tronan salonon, por tie juĝi, juĝan salonon li faris, kaj ĉiujn plankojn li kovris per cedro. 8 Lia domo, en kiu li loĝis, en la malantaŭa korto post la salono, estis aranĝita tiel same. Kaj li faris ankaŭ domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis. 9 Ĉio ĉi tio estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto. 10 En la fundamento estis ŝtonoj multekostaj, ŝtonoj grandaj, ŝtonoj de dek ulnoj kaj ŝtonoj de ok ulnoj. 11 Kaj supre estis multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, kaj cedro. 12 Kaj la granda ĉirkaŭa korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono ĉe la domo. 13 La reĝo Salomono sendis, kaj