Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/303

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 45 tiam aŭskultu en la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon. 46 Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aŭ proksiman; 47 sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 48 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 49 tiam aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon; 50 kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi, kaj ĉiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraŭ Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke ĉi tiuj estu favorkoraj al ili. 51 Ĉar ili estas Via popolo kaj Via heredaĵo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno. 52 Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi aŭdu ilin pri ĉio, pri kio ili vokas al Vi. 53 Ĉar Vi distingis ilin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo. 54 Kiam Salomono finis preĝi antaŭ la Eternulo tiun tutan preĝon kaj petegon, li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la ĉielo. 55 Kaj li stariĝis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per laŭta voĉo, dirante: 56 Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al ĉio, kion Li diris:ne forfalis eĉ unu vorto el ĉiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo. 57 La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forĵetu nin; 58 Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj. 59 Kaj ĉi tiuj miaj vortoj, kiujn mi preĝis antaŭ la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justaĵon al Sia servanto kaj justaĵon al Sia popolo Izrael en ĉiuj tagoj; 60 por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia. 61 Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laŭ Liaj leĝoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaŭ. 62 Kaj la reĝo kaj kun li ĉiuj Izraelidoj buĉis oferojn antaŭ la Eternulo. 63 Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj ĉiuj Izraelidoj inaŭguris la domon de la Eternulo. 64 En tiu tago la reĝo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiu estis antaŭ la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj. 65 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo, antaŭ la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraŭ sep tagoj, kune dek kvar tagoj. 66 En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la reĝon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj ĝojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

1 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari, 2 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon. 3 Kaj la Eternulo diris al li:Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam. 4 Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ord-