Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/319

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aĥab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 21 Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. 22 Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de Aĥija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon. 23 Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel. 24 Kiu mortos ĉe Aĥab en la urbo, tiun manĝos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun manĝos la birdoj de la ĉielo. 25 (Estis neniu tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel. 26 Li fariĝis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al ĉio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.) 27 Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje. 28 Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: 29 Ĉu vi vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

1 Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael. 2 En la tria jaro Jehoŝafat, reĝo de Judujo, venis al la reĝo de Izrael. 3 La reĝo de Izrael diris al siaj servantoj:Ĉu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni ĝin el la manoj de la reĝo de Sirio! 4 Kaj li diris al Jehoŝafat:Ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael:Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj. 5 Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael:Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo. 6 Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, ĉirkaŭe kvarcent homojn, kaj diris al ili:Ĉu mi iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 7 Sed Jehoŝafat diris:Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi? 8 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat:Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris:La reĝo ne parolu tiel. 9 Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla. 10 La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili. 11 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos. 12 Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 13 La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon. 14 Sed Miĥaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros. 15 Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li:Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li:Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 16 Kaj la reĝo diris al li:Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo. 17 Kaj tiu diris:Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo. 18 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat:Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon? 19 Sed Miĥaja diris:Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta