Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/336

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Izrael el sub la ĉielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joaŝ. 28 La cetera historio de Jerobeam, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj Ĥamaton de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Zeĥarja.

1 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, reĝo de Izrael, ekreĝis Azarja, filo de Amacja, reĝo de Judujo. 2 Li havis la aĝon de dek ses jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem. 3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja. 4 Nur la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. 5 La Eternulo frapis la reĝon, kaj li fariĝis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la reĝo, estis ĉefo de la domo kaj regis la popolon de la lando. 6 La cetera historio de Azarja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 7 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam. 8 En la tridek-oka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Zeĥarja, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis ses monatojn. 9 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 10 Kontraŭ li faris konspiron Ŝalum, filo de Jabeŝ, kaj frapis lin antaŭ la popolo kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li. 11 La cetera historio de Zeĥarja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 12 Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome:Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael ĝis la kvara generacio. Tiel fariĝis. 13 Ŝalum, filo de Jabeŝ, fariĝis reĝo en la tridek-naŭa jaro de Uzija, reĝo de Judujo. Kaj li reĝis unu monaton en Samario. 14 Kaj iris Menaĥem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis Ŝalumon, filon de Jabeŝ, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li. 15 La cetera historio de Ŝalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 16 Tiam Menaĥem frapis Tifsaĥon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj ĝian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke ĝi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis ĉiujn ĝiajn gravedulinojn, disfendinte ilin. 17 En la tridek-naŭa jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Menaĥem, filo de Gadi, fariĝis reĝo super Izrael, kaj li reĝis dek jarojn en Samario. 18 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 19 Pul, reĝo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menaĥem donis al Pul mil kikarojn da arĝento, por ke li helpu lin, por fortikigi la reĝecon en lia mano. 20 Kaj Menaĥem impostigis la arĝenton sur Izrael, sur ĉiuj riĉuloj, sur ĉiu po kvindek sikloj da arĝento, por doni al la reĝo de Asirio. Kaj la reĝo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando. 21 La cetera historio de Menaĥem, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 22 Menaĥem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Pekaĥja. 23 En la kvindeka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥja, filo de Menaĥem, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis du jarojn. 24 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 25 Kaj faris kontraŭ li konspiron Pekaĥ, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la reĝa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li. 26 La cetera historio de Pekaĥja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 27 En la kvindek-dua jaro de Azarja,