Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu tuŝis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun tiu. 26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, ĉar leviĝis la matenruĝo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos. 27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob. 28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis. 29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie. 30 Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis. 31 La suno leviĝis antaŭ li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro. 32 Tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, ĉar tiu tuŝis la femuran artikon de Jakob ĉe la tendeno.


33 JAKOB levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Raĥel kaj de la du sklavinoj. 2 Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antaŭe, Lean kun ŝiaj infanoj poste, kaj Raĥelon kun Jozef en la fino. 3 Kaj li mem pasis preter ilin, kaj kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton. 4 Sed Esav kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris. 5 Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas ĉe vi ĉi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo. 6 Tiam alproksimiĝis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde kliniĝis. 7 Poste alproksimiĝis ankaŭ Lea kaj ŝiaj infanoj kaj kliniĝis; fine alproksimiĝis Jozef kaj Raĥel kaj kliniĝis. 8 Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta taĉmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro. 9 Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu ĉe vi. 10 Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; ĉar mi vidis vian vizaĝon, kvazaŭ mi vidus la vizaĝon de Dio, kaj vi montriĝis favora al mi. 11 Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; ĉar Dio favore donis al mi kaj mi havas ĉion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis. 12 Kaj Esav diris: Ni leviĝu kaj iru, kaj mi iros apud vi. 13 Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la ŝafoj kaj bovoj ĉe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos. 14 Mia sinjoro iru antaŭ sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaŭ mi, kaj kiel iros la infanoj, ĝis mi venos al mia sinjoro en Seir. 15 Tiam Esav diris: Mi restigos ĉe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro. 16 Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir. 17 Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.

18 Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo. 19 Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li aĉetis el la manoj de la filoj de Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, por cent kesitoj. 20 Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.


34 DINA, la filino de Lea, kiun ŝi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando. 2 Kaj vidis ŝin Ŝeĥem, filo de Ĥamor la Ĥivido, princo de la lando, kaj li prenis ŝin kaj kuŝis kun ŝi kaj faris al ŝi perfortaĵon. 3 Kaj algluiĝis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino. 4 Kaj Ŝeĥem diris al sia patro Ĥamor jene: Prenu por mi ĉi tiun knabinon kiel edzinon. 5 Jakob aŭdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis ĝis ilia veno. 6 Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li. 7 Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata. 8 Ĥamor ekparolis al