Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/364

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj granda por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaŭ Vi. 25 Ĉar Vi, ho mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al li domon; tial Via servanto trovis kuraĝon preĝi antaŭ Vi. 26 Kaj nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto ĉi tiun bonaĵon. 27 Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio restas benita por eterne.

1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj ĝiajn filinurbojn el la manoj de la Filiŝtoj. 2 Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. 3 Kaj David venkobatis Hadarezeron, reĝon de Coba, en Ĥamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Eŭfrato. 4 Kaj David venkoprenis de li mil ĉarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj. 5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn. 6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris. 7 Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj el Tibĥat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn. 9 Kiam Tou, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, reĝo de Coba, 10 tiam li sendis sian filon Hadoram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraŭ Hadarezer kaj venkobatis lin (ĉar Tou estis en milito kontraŭ Hadarezer); kaj li havis kun si ĉiaspecajn vazojn el oro, arĝento, kaj kupro. 11 Ankaŭ ĉi tiujn David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li prenis de ĉiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek. 12 Plue Abiŝaj, filo de Ceruja, venkobatis Edomon en la Valo de Salo, dek ok mil homojn; 13 kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris. 14 Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj li faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo. 15 Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 16 Cadok, filo de Aĥitub, kaj Abimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Ŝavŝa estis skribisto; 17 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la reĝo.

1 Okazis poste, ke mortis Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo fariĝis reĝo anstataŭ li. 2 Tiam David diris:Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, ĉar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al Ĥanun, por lin konsoli. 3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al Ĥanun:Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon? 4 Tiam Ĥanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin. 5 Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, ĉar la viroj tre hontis. Kaj la reĝo diris:Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu. 6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraŭ si Davidon, tiam Ĥanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da arĝento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maaĥa, kaj el Coba ĉarojn kaj rajdistojn. 7 Kaj ili dungis al si tridek du mil ĉarojn kaj la reĝon de Maaĥa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj stariĝis tendare antaŭ Medba. Kaj la Amonidoj kolektiĝis el siaj urboj kaj venis al la