Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/367

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nomo kaj gloro estu konata en ĉiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaŭ sia morto. 6 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael. 7 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio; 8 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi verŝis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; ĉar multe da sango vi verŝis antaŭ Mi sur la teron. 9 Jen filo naskiĝos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al ĉiuj liaj malamikoj ĉirkaŭe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo. 10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia reĝado super Izrael por ĉiam. 11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi. 12 La Eternulo donu al vi saĝon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio. 13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la leĝojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuraĝa; ne timu, kaj ne tremu. 14 Jen mi en mia malriĉeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da arĝento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, ĉar estas multe da ĝi; ankaŭ lignon kaj ŝtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio. 15 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj ĉarpentistojn kaj kompetentulojn pri ĉiaj aferoj. 16 La oro, arĝento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; leviĝu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi. 17 Kaj David ordonis al ĉiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono: 18 La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon ĉiuflanke ĉirkaŭe; ĉar Li transdonis en miajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj la lando humiliĝis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia popolo. 19 Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

1 David maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon; kaj li faris Salomonon, sian filon, reĝo super Izrael. 2 Kaj li kunvenigis ĉiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn. 3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la aĝo de tridek jaroj kaj pli; kaj montriĝis, ke ilia nombro, kalkulante ĉiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil. 4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj juĝistoj estis ses mil; 5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado. 6 Kaj David dividis ilin en klasojn laŭ la filoj de Levi:Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 7 La Gerŝonidoj:Ladan kaj Ŝimei. 8 La filoj de Ladan:la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel-tri. 9 La filoj de Ŝimei:Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de Ladan. 10 Kaj la filoj de Ŝimei:Jaĥat, Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei-kvar. 11 Jaĥat estis la ĉefo, Zina estis la dua; Jeuŝ kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili ĉe la kalkulado prezentis unu patrodomon. 12 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel-kvar. 13 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por ĉiam, por incensadi antaŭ la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne. 14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi. 15 La filoj de Moseo:Gerŝom kaj Eliezer. 16 La filoj de Gerŝom:Ŝebuel estis la ĉefo. 17 La filoj de Eliezer estis:Reĥabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Reĥabja havis tre multe da filoj. 18 La filoj de Jichar:Ŝelomit, la unua. 19 La filoj de Ĥebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jaĥaziel, la kvara estis