Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/370

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaŭ la grandaj, laŭ siaj patrodomoj, por ĉiu pordego aparte. 14 Kaj la loto pri la oriento falis por Ŝelemja; kaj pri lia filo Zeĥarja, la saĝa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo; 15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo; 16 pri Ŝupim kaj Ĥosa por la okcidento, por la Pordego Ŝaleĥet, kie la vojo leviĝas, kie gardo staras apud gardo. 17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar ĉiutage, sude kvar ĉiutage, kaj ĉe la provizejoj po du. 18 Ĉe la alirejo okcidente estis:kvar ĉe la vojo, kaj du ĉe la alirejo. 19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Koraĥidoj kaj el la Merariidoj. 20 El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj. 21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gerŝonido Ladan, ĉefoj de patrodomoj de la Gerŝonido Ladan estis la Jeĥielidoj. 22 La Jeĥielidoj:Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo. 23 El la Amramidoj, Jicharidoj, Ĥebronidoj, kaj Uzielidoj, 24 Ŝebuel, ido de Gerŝom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj. 25 Lia frato Eliezer havis filon Reĥabja; lia filo estis Jeŝaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Ziĥri, kaj lia filo estis Ŝelomit. 26 Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj. 27 El la militoj kaj el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo. 28 Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj. 29 El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj juĝistoj. 30 El la Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo. 31 El la Ĥebronidoj, Jerija estis ĉefo de la Ĥebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la reĝado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis ĉe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead. 32 Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.

1 La Izraelidoj havis laŭ sia nombro ĉefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la reĝo pri ĉiuj aferoj de la apartaĵoj, interŝanĝante sin ĉiumonate, en ĉiuj monatoj de la jaro. Ĉiu apartaĵo konsistis el dudek kvar mil. 2 Super la unua apartaĵo en la unua monato estis Jaŝobeam, filo de Zabdiel; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil; 3 li estis el la idoj de Perec, la ĉefo de ĉiuj militestroj por la unua monato. 4 Super la apartaĵo de la dua monato estis Dodaj, la Aĥoĥido; en lia apartaĵo estis ankaŭ la princo Miklot; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 5 La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 6 Ĉi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartaĵo estis lia filo Amizabad. 7 La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 8 La kvina, por la kvina monato, estis la estro Ŝamhut, la Jizraĥido; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 9 La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 10 La sepa, por la sepa monato, estis Ĥelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 11 La oka, por la oka monato, estis Sibĥaj, la Ĥuŝaido, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 12 La naŭa, por la naŭa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 13 La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 14 La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 15 La dek-dua, por la dek-dua monato,