Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/381

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; io simila ne ekzistis en iu regno. 20 Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; arĝento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora. 21 Ĉar la reĝo havis ŝipojn, kiuj iradis en Tarŝiŝon kun la servantoj de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn. 22 Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj saĝeco. 23 Kaj ĉiuj reĝoj de la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝecon, kiun Dio enmetis en lian koron. 24 Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon:vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare. 25 Kaj Salomono havis kvar mil ĉevalstalojn, ĉarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem. 26 Li regis super ĉiuj reĝoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo. 27 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento en Jerusalem estis kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj. 28 Ĉevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el ĉiuj landoj. 29 La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetaĵoj de Aĥija, la Ŝiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat. 30 Kaj Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn. 31 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo. 2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo. 3 Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Reĥabeam, dirante: 4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. 5 Kaj li diris al ili:Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris. 6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo? 7 Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al ĉi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam. 8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li. 9 Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago. 13 Kaj la reĝo respondis al ili malafable; kaj la reĝo Reĥabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj; 14 kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ĝin ankoraŭ pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. 16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj