Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/384

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Efrainon kun ĝiaj filinurboj. 20 Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis. 21 Sed Abija fortiĝis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn. 22 La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.

1 Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj. 2 Asa agadis bone kaj juste antaŭ la Eternulo, sia Dio. 3 Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn. 4 Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn. 5 Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li. 6 Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, ĉar la Eternulo donis al li ripozon. 7 Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu ĉi tiujn urbojn, ni ĉirkaŭigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraŭ nia, ĉar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon ĉirkaŭe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese. 8 Kaj Asa havis militistaron:da viroj armitaj per ŝildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj manŝildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; ĉiuj ili estis bravaj militistoj. 9 Eliris kontraŭ ilin Zeraĥ, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent ĉaroj, kaj li venis ĝis Mareŝa. 10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili aranĝiĝis al batalo en la valo Cefata, apud Mareŝa. 11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta. 12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaŭ Asa kaj antaŭ la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris. 13 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin ĝis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; ĉar ili estis frakasitaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakiraĵo. 14 Kaj ili venkobatis ĉiujn urbojn ĉirkaŭe de Gerar, ĉar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis ĉiujn urbojn, ĉar en ili troviĝis multe da rabeblaĵo. 15 Ankaŭ ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da ŝafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.

1 Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio. 2 Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li:Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin. 3 Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo; 4 sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili serĉos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili. 5 En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, ĉar grandaj tumultoj estos ĉe ĉiuj loĝantoj de la landoj. 6 Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj. 7 Sed vi estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco pro viaj faroj. 8 Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la Eternulo. 9 Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li. 10 Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la