Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/391

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jada ne forliberigis la laŭvicajn grupojn. 9 Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, ŝildojn, kaj manŝildojn de la reĝo David, kiuj estis en la domo de Dio. 10 Kaj li starigis la tutan popolon, ĉiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo. 11 Kaj oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris:Vivu la reĝo! 12 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo. 13 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro! 14 Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku ŝin ekster la vicojn; kaj kiu ŝin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; ĉar la pastro diris:Ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo. 15 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis. 16 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo. 17 Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. 18 Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo kaj kantoj, laŭ la preskribo de David. 19 Kaj li starigis la pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura. 20 Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la reĝan domon, kaj ili sidigis la reĝon sur la regna trono. 21 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.

1 La aĝon de sep jaroj havis Joaŝ, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- Ŝeba. 2 Joaŝ agadis bone antaŭ la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada. 3 Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn. 4 Post tio Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo. 5 Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de ĉiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio ĉiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis. 6 Tiam la reĝo alvokis Jehojadan, ilian ĉefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo? 7 Ĉar la malpia Atalja kaj ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj. 8 Kaj la reĝo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis ĝin ĉe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere. 9 Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto. 10 Kaj ekĝojis ĉiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj ĵetis en la keston, ĝis ĝi pleniĝis. 11 Kaj ĉiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la reĝan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis ĝin kaj restarigis sur ĝia loko. Tiel oni faradis ĉiutage, kaj oni kolektis multe da mono. 12 Kaj la reĝo kaj Jehojada donadis ĝin al la farantoj