Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/402

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

este; oficon de observistoj super ili havis Jaĥat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zeĥarja kaj Meŝulam el la Kehatidoj; la Levidoj ĉiuj estis kompetentaj muzikistoj; 13 super la portistoj, kiel observistoj super ĉiuj laboristoj en ĉiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj. 14 Kiam ili elprenis la arĝenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro Ĥilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo. 15 Kaj Ĥilkija ekparolis kaj diris al la skribisto Ŝafan:Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan. 16 Kaj Ŝafan alportis la libron al la reĝo, kaj li ankaŭ raportis al la reĝo jene:Ĉion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras. 17 Oni elŝutis la arĝenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis ĝin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj. 18 Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante:Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis el ĝi antaŭ la reĝo. 19 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la instruo, li disŝiris siajn vestojn. 20 Kaj la reĝo ordonis al Ĥilkija, Aĥikam, filo de Ŝafan, Abdon, filo de Miĥa, la skribisto Ŝafan, kaj Asaja, servanto de la reĝo, dirante: 21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro. 22 Kaj iris Ĥilkija, kaj tiuj, kiuj estis ĉe la reĝo, al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tokhat, filo de Ĥasra, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi pri tio. 23 Kaj ŝi diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Diru al la homo, kiu sendis vin al mi: 24 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaŭ la reĝo de Judujo. 25 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko, kaj ĝi ne estingiĝos. 26 Kaj koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis: 27 Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi:tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo. 28 Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo. 29 La reĝo sendis, kaj kunvenigis ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem. 30 Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj ĝis la malgrandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo. 31 Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro. 32 Kaj li aligis al tio ĉiujn, kiuj troviĝis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la loĝantoj de Jerusalem agadis laŭ la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj. 33 Kaj Joŝija forigis ĉiujn abomenindaĵojn el ĉiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj ĉiujn, kiuj troviĝis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

1 Joŝija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato. 2 Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo. 3 Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon,