Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/405

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
EZRA


1 En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: 2 Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo:Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. 3 Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem. 4 Kaj al ĉiu, kiu restis, en kiu ajn loko li loĝas, la loĝantoj de lia loko helpu al li per arĝento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem. 5 Kaj leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, ĉiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem. 6 Kaj ĉiuj iliaj ĉirkaŭantoj helpis al ili per arĝentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostaĵoj, krom ĉiuj memvolaj donacoj. 7 Kaj la reĝo Ciro elportigis la vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem kaj metinta en la domon de liaj dioj; 8 Ciro, reĝo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu laŭkalkule transdonis ilin al Ŝeŝbacar, princo de la Judoj. 9 Kaj jen estas ilia nombro:da oraj pelvoj tridek, da arĝentaj pelvoj mil, da tranĉiloj dudek naŭ, 10 da oraj kalikoj tridek, da arĝentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil. 11 La nombro de ĉiuj vazoj oraj kaj arĝentaj estis kvin mil kvarcent. Ĉion ĉi tion kunportis Ŝeŝbacar ĉe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.

1 Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon, 2 kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Seraja, Reelaja, Mordeĥaj, Bilŝan, Mispar, Bigvaj, Reĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: 3 de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du, 4 de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du, 5 de la idoj de Araĥ, sepcent sepdek kvin, 6 de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek du, 7 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar, 8 de la idoj de Zatu, naŭcent kvardek kvin, 9 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 10 de la idoj de Bani, sescent kvardek du, 11 de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri, 12 de la idoj de Azgad, mil ducent dudek du, 13 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses, 14 de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses, 15 de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar, 16 de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok, 17 de la idoj de Becaj, tricent dudek tri, 18 de la idoj de Jora, cent dek du, 19 de la idoj de Ĥaŝum, ducent dudek tri, 20 de la idoj de Gibar, naŭdek kvin, 21 de la idoj de Bet-Leĥem, cent dudek tri, 22 de la loĝantoj de Netofa, kvindek ses, 23 de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok, 24 de la idoj de Azmavet, kvardek du, 25 de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri, 26 de la idoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 27 de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du, 28 de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, ducent dudek tri, 29 de la idoj de Nebo, kvindek du, 30 de la idoj de Magbiŝ, cent kvindek ses, 31 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar, 32 de la idoj de Ĥarim, tricent dudek, 33 de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin, 34 de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin, 35 de la idoj de Senaa, tri mil sescent tridek. 36 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri, 37 de la idoj de Imer, mil kvindek du, 38 de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep, 39 de la idoj de Ĥarim, mil dek sep. 40 De