Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/413

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi tiu afero kaj pro pluvo. 10 Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael. 11 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj. 12 Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo:Jes, kiel vi diras, tiel estu farite. 13 Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero. 14 Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero. 15 Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin. 16 Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon. 17 Kaj ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn. 18 Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja. 19 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon. 20 Kaj el la filoj de Imer:Ĥanani kaj Zebadja; 21 el la filoj de Ĥarim:Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija; 22 el la filoj de Paŝĥur:Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa; 23 kaj el la Levidoj:Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer; 24 el la kantistoj:Eljaŝib; el la pordegistoj:Ŝalum, Telem, kaj Uri; 25 el la Izraelidoj:el la filoj de Paroŝ:Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja; 26 el la filoj de Elam:Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija; 27 el la filoj de Zatu:Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza; 28 el la filoj de Bebaj:Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj; 29 el la filoj de Bani:Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Ramot; 30 el la filoj de Paĥat-Moab:Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase; 31 el la filoj de Ĥarim:Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon, 32 Benjamen, Maluĥ, Ŝemarja; 33 el la filoj de Ĥaŝum:Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei; 34 el la filoj de Bani:Maadaj, Amram, Uel, 35 Benaja, Bedja, Keluhu, 36 Vanja, Meremot, Eljaŝib, 37 Matanja, Matnaj, Jaasaj, 38 Bani, Binuj, Ŝimei, 39 Ŝelemja, Natan, Adaja, 40 Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj, 41 Azarel, Ŝelemja, Ŝemarja, 42 Ŝalum, Amarja, Jozef; 43 el la filoj de Nebo:Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja. 44 Ĉiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.


NEĤEMJA


1 Vortoj de Neĥemja, filo de Ĥaĥalja. En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan. 2 Kaj venis Ĥanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj saviĝis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem. 3 Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, troviĝas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro. 4 Kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mi sidiĝis kaj