Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/418

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la reĝo; venu do, ke ni kune interkonsiliĝu. 8 Sed mi sendis al li, por diri:Nenio fariĝis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis. 9 Ili ĉiuj ja timigis nin, pensante:Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj ĝi ne estos farata. Sed nun fortiĝu miaj manoj. 10 Kaj mi venis en la domon de Ŝemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin enŝlosis. Kaj li diris:Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni ŝlosu la pordojn de la templo; ĉar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin. 11 Sed mi diris:Ĉu tia homo, kiel mi, forkuru? ĉu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros. 12 Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; ĉar la profetaĵon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subaĉetis. 13 Li estis subaĉetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru. 14 Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaŭ pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min. 15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj. 16 Kiam tion aŭdis ĉiuj niaj malamikoj, kaj vidis ĉiuj nacioj, kiuj estis ĉirkaŭ ni, ili multe perdis la kuraĝon; ĉar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio. 17 Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili; 18 ĉar multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li, ĉar li estis bofilo de Ŝeĥanja, filo de Araĥ, kaj lia filo Jehoĥanan prenis por edzino filinon de Meŝulam, filo de Bereĥja. 19 Ili ankaŭ paroladis bone pri li antaŭ mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.

1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj. 2 Kaj mi donis ordonon al mia frato Ĥanani, kaj al Ĥananja, kastelestro de Jerusalem (ĉar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj), 3 kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ lia domo. 4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da loĝantoj estis en ĝi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj. 5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis, ke en ĝi estas skribite jene: 6 Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon, 7 kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet, Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: 8 de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du, 9 de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du, 10 de la idoj de Araĥ, sescent kvindek du, 11 de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek ok, 12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar, 13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin, 14 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok, 16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok, 17 de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du, 18 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep, 19 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep, 20 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin, 21 de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok, 22 de la idoj de Ĥaŝum, tricent dudek ok, 23 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar, 24 de la idoj de Ĥarif, cent dek du, 25 de la idoj de Gibeon, naŭdek kvin, 26 de la loĝantoj de Bet-Leĥem kaj de Netofa, cent okdek ok, 27 de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok, 28 de la loĝantoj de Bet-Azmavet, kvardek du, 29 de la loĝantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri, 30 de la loĝantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 31 de la loĝantoj de