Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/427

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro; 14 kaj la plej proksimaj al li estis:Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la regno): 15 Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj? 16 Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj:La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ; 17 ĉar la ago de la reĝino fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante:La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris. 18 Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro kaj da ĉagreno. 19 Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi. 20 Kiam la ordono, kiun la reĝo faris, estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la malgrandaj. 21 La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan. 22 Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

1 Post tiu afero, kiam kvietiĝis la kolero de la reĝo Aĥaŝveroŝ, li rememoris pri Vaŝti, kaj pri tio, kion ŝi faris kaj kio estis dekretita pri ŝi. 2 Kaj diris la junuloj de la reĝo, kiuj servadis al li: Oni serĉu por la reĝo belajn junajn virgulinojn; 3 kaj la reĝo starigu en ĉiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus ĉiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon Ŝuŝan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligaĵojn; 4 kaj la junulino, kiu plaĉos al la okuloj de la reĝo, fariĝos reĝino anstataŭ Vaŝti. Kaj la afero plaĉis al la reĝo, kaj li tiel faris. 5 En la kastelurbo Ŝuŝan estis Judo, kies nomo estis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido; 6 kiu estis transloĝigita el Jerusalem kune kun la transloĝigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jeĥonja, reĝo de Judujo, kaj kiujn transloĝigis Nebukadnecar, reĝo de Babel. 7 Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaŭ estis nomata Ester, filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizaĝa. Kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon. 8 Kiam estis aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon Ŝuŝan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaŭ Ester estis prenita en la reĝan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj. 9 La knabino plaĉis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al ŝi ŝiajn beligaĵojn kaj ŝian destinitaĵon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la reĝo; kaj li transloĝigis ŝin kun ŝiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo. 10 Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, ĉar Mordeĥaj ordonis al ŝi, ke ŝi ne diru. 11 Ĉiutage Mordeĥaj iradis antaŭ la korto de la virinejo, por sciiĝi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al ŝi. 12 Kiam por ĉiu knabino venis la vico iri al la reĝo Aĥaŝveroŝ, post kiam dum dek du monatoj estis farata al ŝi la beligado destinita por la virinoj (ĉar tiel longe daŭris la tempo de ilia beligado: ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromaĵoj kaj per aliaj ŝmiraĵoj), 13 tiam la knabino eniris al la reĝo. Ĉion, kion ŝi diris, oni donis al ŝi, por ke ŝi iru kun tio el la virinejo en la reĝan domon. 14 Vespere ŝi eniris, kaj matene ŝi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de Ŝaaŝgaz, reĝa eŭnuko, gardisto de la kromvirinoj; ŝi jam ne plu iris al la reĝo, krom en la okazo, se la reĝo ŝin deziris kaj se ŝi estis vokita laŭ-