Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/434

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de ilia unuenaskita frato;
19 kaj jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
20 Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis;
21 kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.
22 Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraŭ Dio.

1 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo.
2 Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi.
3 Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe.
4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.
5 Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
6 La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.
7 Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.
8 Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro.
9 Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.
10 Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
11 Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.
12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo.
13 Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

1 Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon.
2 Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:
3 Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis,
Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
4 Tiu tago estu malluma;
Dio de supre ne rigardu ĝin,
Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
5 Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin;
Nubo ĝin kovru;
Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
6 Tiun nokton prenu mallumego;
Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro,
Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
7 Ho, tiu nokto estu soleca;
Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
8 Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago,
Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
9 Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko;
Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu;
Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
10 Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino
Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
11 Kial mi ne mortis tuj el la utero,
Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
12 Kial akceptis min la genuoj?
Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
13 Mi nun kuŝus kaj estus trankvila;
Mi dormus kaj havus ripozon,