Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/438

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

9 Nubo pasas kaj foriras;
Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
10 Li ne plu revenas en sian domon;
Lia loko ne plu rekonos lin.
11 Tial mi ne detenos mian buŝon;
Mi parolos en la premiteco de mia spirito,
Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
12 Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro,
Ke Vi starigis gardon por mi?
13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos,
Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
14 Tiam Vi teruras min per sonĝoj,
Timigas min per vizioj;
15 Kaj mia animo deziras sufokiĝon,
Miaj ostoj la morton.
16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu;
Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda,
Ke Vi zorgas pri li,
18 Ke Vi rememoras lin ĉiumatene,
Elprovas lin ĉiumomente?
19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi,
Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj?
Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj,
Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon?
Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero;
Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.

1 Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
2 Kiel longe vi tiel parolos,
Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?
3 Ĉu Dio falsas la juĝon?
Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?
4 Se viaj filoj pekis kontraŭ Li,
Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.
5 Se vi serĉas Dion
Kaj petegas la Plejpotenculon,
6 Se vi estas pura kaj pia,
Li maldormos super vi,
Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.
7 Kaj se via komenco estis malgranda,
Via estonteco forte kreskos.
8 Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn,
Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;
9 Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias;
Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
10 Ili instruos vin, diros al vi,
Kaj el sia koro elirigos vortojn.
11 Ĉu povas kreski kano sen malsekeco?
Ĉu kreskas junko sen akvo?
12 En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo,
Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco,
Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.
13 Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion;
Kaj pereas la espero de hipokritulo,
14 Kies fido dehakiĝas,
Kaj kies espero estas araneaĵo.
15 Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta;
Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.
16 Li estis verda antaŭ la suno,
Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;
17 Amase plektiĝas liaj radikoj,
Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;
18 Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko,
Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.
19 Tia estas la ĝojo de lia vivo;
Kaj el la tero kreskas aliaj.
20 Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon
Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.
21 Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido
Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.
22 Viaj malamantoj kovriĝos per honto;
Sed la tendo de malpiuloj malaperos.