Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/495

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas;
La torento de Dio estas plena de akvo;
Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis. 10 Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj,
Vi ebenigas ĝiajn bulojn;
Per pluvego Vi ĝin moligas,
Vi benas ĝiajn kreskaĵojn. 11 Vi kronas la jaron per Via bono;
Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso. 12 La stepoj de dezerto grasiĝas,
Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo. 13 La herbejoj kovriĝas per brutaroj,
Kaj la kampoj vestiĝas per greno;
Ili ĝojas kaj kantas.

Al la ĥorestro. Kanto-psalmo.

1 Ĝoje kriu al Dio tuta la tero. 2 Muziku la gloron de Lia nomo,
Faru honoron al Lia gloro. 3 Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj!
Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.

4 La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi,
Kantas Vian nomon.

Sela

5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio,
Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj. 6 Li faris el maro sekan teron;
Riveron oni transpaŝis piede;
Tie ni ĝojis pro Li.

7 Li regas per Sia potenco eterne;
Liaj okuloj rigardas la popolojn;
La ribelantoj ne leviĝu.

Sela

8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion,
Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron. 9 Li donis vivon al nia animo,
Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon. 10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio;
Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton. 11 Vi enirigis nin en kaptilon,
Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn; 12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj;
Ni trapasis fajron kaj akvon,
Sed Vi elirigis nin en bonstaton. 13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj;
Mi plenumos al Vi miajn promesojn, 14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo,
Kiam mi estis en premo.

15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj;
Mi oferos bovidojn kaj kaprojn.

Sela

16 Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion;
Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo. 17 Al Li mi vokis per mia buŝo,
Kaj Lia glorado estis sub mia lango. 18 Se mi vidus maljustaĵon en mia koro,
Mia Sinjoro min ne aŭskultus; 19 Sed Dio aŭskultis,
Li atentis la voĉon de mia preĝo. 20 Glorata estu Dio,
Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.

1 Dio nin korfavoru kaj benu;
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Sela

2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
En ĉiuj popoloj Vian savon. 3 Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.

4 Ĝoju kaj kantu gentoj,
Ĉar Vi juĝas popolojn juste,
Kaj gentojn sur la tero Vi regas.

Sela

5 Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj. 6 La tero donis sian frukton;
Benos nin Dio, nia Dio. 7 Benos nin Dio;
Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

Al la ĥorestro. De David. Psalmo-kanto.

1 Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj,
Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li. 2 Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu;
Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio. 3 Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio,
Kaj triumfos ĝojege.