Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/498

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon. 31 Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo,
Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj. 32 Vidos humiluloj kaj ĝojos!
Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu. 33 Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn,
Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas. 34 Gloru Lin la ĉielo kaj la tero,
La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas. 35 Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo,
Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos. 36 Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos,
Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.

Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.

1 Volu, ho Dio, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min. 2 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 3 Kun honto iru returne tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha! 4 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
Granda estas Dio. 5 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Ho Dio, rapidu al mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho Eternulo, ne malrapidu.

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas:
Mi neniam estu hontigita. 2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min;
Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. 3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni,
Kiun Vi destinis por mia savo;
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo. 4 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo,
El la mano de krimulo kaj premanto. 5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro;
La Eternulo estas mia fido de post mia juneco. 6 Vin mi fidis de la embrieco,
De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto;
Vin mi ĉiam gloros. 7 Mirindaĵo mi estis por multaj;
Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo. 8 Mia buŝo estas plena de glorado por Vi,
Ĉiutage de Via majesto. 9 Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco;
Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min. 10 Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi,
Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter
si, 11 Dirante: Dio lin forlasis;
Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos. 12 Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi;
Ho mia Dio, rapidu, por helpi min. 13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo;
De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 14 Kaj mi ĉiam fidos
Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron. 15 Mia buŝo rakontos Vian justecon,
Ĉiutage Vian helpon,
Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli. 16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo;
Mi rakontos nur Vian justecon. 17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco;
Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. 18 Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio,
Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio,
Pri Via forto al ĉiuj venontoj. 19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta;
En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis,
Ho Dio, kiu Vin egalas? 20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn,
Sed Vi denove min vivigis,
Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.