Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De ĉasakiro, mia filo, vi leviĝis.
Li genuiĝis, kuŝiĝis kiel leono kaj kiel leonino;
Kiu lin levos?

10 Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda,
Nek regbastono de inter liaj piedoj,
Ĝis venos paco
Kaj al li humiliĝos la popoloj.

11 Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon
Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino;
Li lavas en vino sian veston
Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.

12 Liaj okuloj estas ruĝaj de vino
Kaj la dentoj blankaj de lakto.

13 Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro,
Ĉe albordiĝejo de ŝipoj,
Kaj lia limo atingos Cidonon.

14 Isaĥar estas fortosta azeno;
Li kuŝos inter la baraĵoj.

15 Kaj li vidis, ke ripozo estas bona
Kaj la tero estas agrabla;
Kaj li klinis sian ŝultron por portado
Kaj fariĝis laboristo por tributo.

16 Dan juĝos sian popolon,
Kiel unu el la triboj de Izrael.

17 Dan estos serpento ĉe la vojo,
Cerasto ĉe la irejo,
Mordanto de kalkano de ĉevalo,
Ke ĝia rajdanto falas malantaŭen.

18 Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.

19 Gadon premos amaso,
Sed li repremos ĝin je la kalkano.

20 Ĉe Aŝer estas grasa lia pano,
Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.

21 Naftali estas belkura cervo;
Li donas belajn parolojn.

22 Fruktoporta arbo estas Jozef,
Fruktoporta arbo super fonto;
La branĉoj etendiĝis super la muron.

23 Ĉagrenis lin pafistoj
Kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;

24 Sed forta restis lia pafarko
Kaj elastaj estas liaj brakoj,
Per la manoj de la Potenculo de Jakob,
Per la Paŝtisto, la Roko de Izrael.

25 La Dio de via patro donos al vi helpon,
La Plejpotenculo benos vin
Per benoj de la ĉielo supre,
Per benoj de la abismo, kiu kuŝas malsupre,
Per benoj de la mamoj kaj de la utero.

26 La benoj de via patro estas pli fortaj,
Ol la benoj de miaj gepatroj,
Ĝis la limo de la eternaj altaĵoj.
Ili estu sur la kapo de Jozef
Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.

27 Benjamen estas lupo karnoŝira;
Matene li manĝos ĉasakiron,
Kaj vespere li dividos rabaĵon.

28 Tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, ĉiun per aparta beno li benis. 29 Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido, 30 en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon. 31 Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean, 32 sur la kampo kaj en la kaverno sur ĝi, kiuj estas aĉetitaj de el la filoj de Ĥet. 33 Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.

1 Tiam Jozef ĵetis sin sur la vizaĝon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin. 2 Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon. 3 Kaj pasis super li kvardek tagoj; ĉar tiel longe daŭras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.

4 Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene: 5 Mia patro ĵurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni. 6 Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu