Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli forta ol ni; 10 ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi, por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la lando. 11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses. 12 Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multiĝis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj fariĝis teruraĵo. 13 Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele. 14 Kaj ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per ĉia laboro sur la kampo, per ĉiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

15 Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua. 16 Li diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi. 17 Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj. 18 Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj? 19 Tiam la akuŝistinoj diris al Faraono: Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj: antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj. 20 Kaj Dio faris bonon al la akuŝistinoj, kaj la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis. 21 Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn. 22 Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.

Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon. 2 Kaj la virino gravediĝis, kaj naskis filon; kaj ŝi vidis, ke li estas bela, kaj ŝi kaŝis lin dum tri monatoj. 3 Sed ŝi ne povis plu kaŝi lin, tial ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo, kaj metis tien la infanon kaj metis ĝin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero. 4 Kaj lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li. 5 Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj ŝiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. Ŝi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj ŝi sendis sian sklavinon, ke ŝi ĝin prenu. 6 Ŝi malfermis, kaj ekvidis la infanon; ĝi estis knabeto, kiu ploris. Kaj ŝi kompatis lin, kaj diris: Ĝi estas el la Hebreaj infanoj. 7 Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono: Ĉu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon? 8 Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano. 9 Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Prenu ĉi tiun infanon kaj nutru ĝin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris ĝin. 10 Kiam la infano grandiĝis, ŝi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li fariĝis filo por ŝi, kaj ŝi donis al li la nomon Moseo, dirante: El la akvo mi lin eltiris.

11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj. 12 Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo. 13 Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto: Kial vi batas vian proksimulon? 14 Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata. 15 Kaj Faraono aŭdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj ekloĝis en la lando Midjana, kaj li loĝis apud puto. 16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn de sia patro. 17 Sed venis la paŝtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo leviĝis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn. 18 Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris: Kial vi tiel baldaŭ venis hodiaŭ? 19 Kaj ili diris: Iu Egipto savis nin el la manoj de la paŝtistoj, kaj li eĉ ĉerpis por ni kaj trinkigis la ŝafojn. 20 Tiam li diris al siaj