Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/529

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

154 Defendu mian aferon, kaj liberigu min;
Laŭ Via vorto lasu min vivi. 155 Malproksima de malvirtuloj estas savo,
Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn. 156 Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo;
Laŭ Via justeco lasu min vivi. 157 Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj,
Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis. 158 Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis,
Ĉar Vian vorton ili ne observis. 159 Rigardu, mi amas Viajn ordonojn;
Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.

160 La esenco de Via vorto estas vero,
Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.


ש ŜIN


161 Princoj persekutas min senkaŭze;
Sed Vian vorton timas mia koro. 162 Mi ĝojas pri Via vorto,
Kiel ricevinto de granda akiro. 163 Malveron mi malamas kaj abomenas;
Vian instruon mi amas. 164 Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras
Por Viaj justaj juĝoj. 165 Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo;
Kaj ili ne falpuŝiĝas. 166 Mi atendas Vian savon, ho Eternulo,
Viajn ordonojn mi plenumas. 167 Mia animo observas Viajn decidojn,
Kaj mi ilin forte amas.

168 Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn,
Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.


ת TAV


169 Mia krio venu al Vi, ho Eternulo;
Laŭ Via vorto klerigu min. 170 Mia petego venu al Vi;
Laŭ Via diro savu min. 171 Miaj lipoj eldiru gloradon,
Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn. 172 Mia lango predikos pri Via vorto,
Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj. 173 Via mano estu al mi helpo,
Ĉar Viajn ordonojn mi elektis. 174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo,
Kaj Via instruo estas mia plezuro. 175 Mia animo vivu kaj gloru Vin,
Kaj Viaj juĝoj min helpu. 176 Mi erarvagis kiel perdita ŝafo;
Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.

Kanto de suprenirado.

1 Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,
Kaj Li aŭskultis min. 2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,
De falsa lango. 3 Kion Li donos al vi,
Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4 Akrajn sagojn de fortulo
Kun karboj genistaj. 5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ,
Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar! 6 Tro longe loĝis mia animo
Inter malamantoj de paco. 7 Mi estas pacema;
Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

Kanto de suprenirado.

1 Mi levas miajn okulojn al la montoj:
De kie venas al mi helpo? 2 Mia helpo venas de la Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron. 3 Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi;
Via gardanto ne dormetas. 4 Jen ne dormetas kaj ne dormas
La gardanto de Izrael. 5 La Eternulo estas via gardanto;
La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano. 6 En la tago la suno vin ne frapos,
Nek la luno en la nokto. 7 La Eternulo vin gardos de ĉia malbono,
Li gardos vian animon. 8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,
De nun kaj eterne.