Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/535

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel granda estas ilia nombro! 18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo;
Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi. 19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn,
Kaj sangaviduloj foriĝu de mi! 20 Ili parolas pri Vi malice,
Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo. 21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas,
Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas. 22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas;
Ili fariĝis por mi malamikoj. 23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron;
Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo,
Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo,
Gardu min kontraŭ perfortulo; 2 Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro,
Ĉiutage kaŭzas militojn;

3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento;
Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj.

Sela

4 Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj,
Gardu min kontraŭ perfortuloj,
Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.

5 Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn,
Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi.

Sela

6 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio;
Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego. 7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo,
Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.

8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon,
Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu.

Sela

9 La veneno de miaj ĉirkaŭantoj,
La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin. 10 Falu sur ilin brulantaj karboj;
Ili ĵetiĝu en fajron,
En abismojn, ke ili ne leviĝu. 11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero;
Perfortulon la malbono entiros en pereon. 12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo,
La rajton de malriĉuloj. 13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon;
Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.

Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi;
Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi. 2 Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso,
La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. 3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo,
Gardu la pordon de miaj lipoj. 4 Ne klinu mian koron al io malbona,
Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj;
Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn. 5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min:
Ĝi estos oleo por la kapo;
Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli;
Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj. 6 Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj,
Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis. 7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron,
Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol. 8 Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj;
Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon. 9 Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi,
Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj. 10 La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj,
Dum mi preteriros.