Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/546

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

4 Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien!
Al la senspritulo ĝi diris: 5 Venu, manĝu de mia pano,
Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis. 6 Forlasu la malsaĝaĵon, kaj vivu;
Kaj iru laŭ la vojo de la prudento. 7 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron;
Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata. 8 Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu:
Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos. 9 Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos;
Instruu justulon, kaj li lernos pli. 10 La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo;
Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento. 11 Ĉar per mi plimultiĝos viaj tagoj,
Kaj aldoniĝos al vi jaroj da vivo. 12 Se vi saĝiĝis, vi saĝiĝis por vi;
Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos. 13 Virino malsaĝa, bruema,
Sensprita, kaj nenion scianta, 14 Sidas ĉe la pordo de sia domo,
Sur seĝo sur altaĵo de la urbo, 15 Por voki la pasantojn,
Kiuj iras sian ĝustan vojon: 16 Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien!
Kaj al la senspritulo ŝi diris: 17 Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj,
Kaj pano kaŝita estas agrabla. 18 Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj
Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol.

1 Sentencoj de Salomono.
Saĝa filo estas ĝojo por sia patro,
Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino. 2 Maljustaj trezoroj ne donas utilon;
Sed bonfaremo savas de morto. 3 La Eternulo ne malsatigos animon de piulo;
Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas. 4 Maldiligenta mano malriĉigas;
Sed mano de diligentuloj riĉigas. 5 Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa;
Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda. 6 Beno estas sur la kapo de piulo;
Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon. 7 La memoro de piulo estas benata;
Sed la nomo de malpiuloj forputros. 8 Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn;
Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos. 9 Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere;
Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita. 10 Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon;
Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos. 11 La buŝo de piulo estas fonto de vivo;
Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon. 12 Malamo kaŭzas malpacon;
Sed amo kovras ĉiujn pekojn. 13 Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo;
Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo. 14 Saĝuloj konservas la scion;
Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo. 15 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo;
Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo. 16 La laborpago de piulo estas por la vivo;
La enspezoj de malpiulo estas por peko. 17 Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo;
Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro. 18 Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon;
Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo. 19 Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko;
Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa. 20 La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento;
La koro de malpiuloj estas kiel nenio.