Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/553

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kien ajn li sin turnos, li sukcesos. 9 Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon;
Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn. 10 Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo,
Ol cent batoj ĉe malsaĝulo. 11 Malbonulo serĉas nur ribelon;
Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin. 12 Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj
infanoj,
Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco. 13 Kiu redonas malbonon por bono,
El ties domo ne malaperos malbono. 14 La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo;
Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon. 15 Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon,
Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo. 16 Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo?
Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas? 17 En ĉiu tempo amiko amas,
Kaj li fariĝas frato en mizero. 18 Homo malsaĝa donas manon en manon,
Kaj garantias por sia proksimulo. 19 Kiu amas malpacon, tiu amas pekon;
Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon. 20 Malica koro ne trovos bonon;
Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon. 21 Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon;
Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon. 22 Ĝoja koro estas saniga;
Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn. 23 Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo,
Por deklini la vojon de la justeco. 24 Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo;
Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero. 25 Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro,
Kaj malĝojo por sia patrino. 26 Ne estas bone suferigi virtulon,
Nek bati noblulon, kiu agas juste. 27 Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta;
Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa. 28 Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo;
Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.

1 Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton
Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo. 2 Malsaĝulo ne deziras prudenton,
Sed nur malkovri sian koron. 3 Kiam venas malvirtulo,
Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko. 4 La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo;
La fonto de saĝo estas fluanta rivero. 5 Ne estas bone favori malvirtulon,
Por faligi virtulon ĉe la juĝo. 6 La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco,
Kaj lia buŝo venigas batojn. 7 La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li,
Kaj liaj lipoj enretigas lian animon. 8 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj,
Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. 9 Kiu estas senzorga en sia laborado,
Tiu estas frato de pereiganto. 10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo:
Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata. 11 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo,
Kaj kiel alta muro en lia imago. 12 Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas,
Kaj antaŭ honoro estas humileco. 13 Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis,
Tiu havas malsaĝon kaj honton. 14 La spirito de homo nutras lin en lia malsano;
Sed spiriton premitan kiu povas elporti? 15 La koro de saĝulo akiras prudenton,
Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion. 16 Donaco de homo donas al li vastecon
Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.