Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Eniru, diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 12 Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn. 13 Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.

14 Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben. 15 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon. 16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj. 17 La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj. 18 Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj. 19 Kaj la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ ilia naskiĝo. 20 Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj. 21 Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri. 22 Kaj la filoj de Uziel: Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri. 23 Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron. 24 Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj. 25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj. 26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj. 27 Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.

28 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta, 29 la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi. 30 Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?

1 Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. 2 Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta. 4 Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj. 5 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili. 6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris. 7 Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron: Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento. 10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento. 11 Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel. 12 Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. 13 Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

14 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon. 15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu