Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/571

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili ĉiuj dependas. 12 Ĉar eĉ ne scias la homo sian sorton; kiel fiŝoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikiĝintaj en kaptilon, tiel kaptiĝas la homoj en tempo malbona, kiam ĝi atakas ilin neatendite. 13 Ankaŭ jenan saĝaĵon mi vidis sub la suno, kaj ĝi ŝajnis al mi granda: 14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj ĝi havis; venis al ĝi granda reĝo, kaj sieĝis ĝin, kaj konstruis ĉirkaŭ ĝi grandajn sieĝajn fortikaĵojn; 15 sed troviĝis en ĝi homo malriĉa sed saĝa, kaj li savis la urbon per sia saĝeco; tamen neniu rememoris tiun malriĉan homon. 16 Kaj mi diris: Pli bona estas saĝo ol forto, tamen la saĝo de malriĉulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas aŭdataj. 17 La vortoj de saĝuloj, trankvile aŭskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsaĝuloj. 18 Pli bona estas saĝo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

1 Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo. 2 La koro de saĝulo estas ĉe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsaĝulo ĉe lia maldekstra. 3 Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas malsaĝulo. 4 Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn. 5 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro, venanta de la reganto: 6 senscieco estas metata tre alte, kaj la riĉuloj sidas malalte. 7 Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj. 8 Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento. 9 Kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi. 10 Se malakriĝis la hakilo, kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe. 11 Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto. 12 Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas. 13 La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo. 14 Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li? 15 Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo. 16 Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue! 17 Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni! 18 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo. 19 Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio. 20 Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.

1 Elsendu vian panon sur la akvon; ĉar post longa tempo vi ĝin retrovos. 2 Donu parton al sep, kaj eĉ al ok, ĉar vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero. 3 Kiam la nuboj pleniĝos, ili verŝos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aŭ norden, ĝi tie restos, kien ĝi falis. 4 Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos. 5 Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu ĉion faras. 6 Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ egale estos bonaj. 7 Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon. 8 Ĉar se eĉ multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo. 9 Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de