Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/576

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

4 Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca,
Agrabla kiel Jerusalem,
Terura kiel batalantaj taĉmentoj. 5 Forturnu la okulojn for de mi,
Ĉar ili venkas min.
Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj,
Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead. 6 Viaj dentoj estas kiel aro da ŝafinoj,
Kiuj elvenas el la lavejo;
Ĉiuj estas en paroj,
Kaj ne mankas eĉ unu el ili. 7 Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas
Malantaŭ via vualo. 8 Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj,
Kaj la junulinoj estas sennombraj. 9 Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino;
Ŝi estas la sola ĉe sia patrino,
La elektita de sia naskintino;
La filinoj vidis ŝin, kaj nomas ŝin feliĉulino;
La reĝinoj kaj la kromvirinoj laŭdas ŝin, dirante: 10 Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo,
Bela kiel la luno,
Hela kiel la suno,
Terura kiel batalantaj taĉmentoj? 11 Mi iris en la nuksarban ĝardenon,
Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo,
Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj
floras. 12 Tiam mi ankoraŭ ne sciis,
Ke mia animo elektos min por la ĉaroj de la nobeloj de mia
popolo. 13 Turniĝu, turniĝu, ho Ŝulamit;
Turniĝu, turniĝu, ke ni rigardu vin.
Kial vi volas rigardi Ŝulamiton tiel,
Kiel oni rigardas la dancadon de la taĉmentoj?

1 Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo!
La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj,
Majstre ellaboritaj. 2 Via umbiliko estas kiel ronda pokalo,
Al kiu trinkaĵo ne mankas;
Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj; 3 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj,
Ĝemeloj de gazelino; 4 Via kolo estas kiel turo el eburo;
Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim;
Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon; 5 Via kapo sur vi estas kiel Karmel,
Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la
reĝo, falde kunligita. 6 Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj! 7 Via staturo similas la palmotrunkon,
Kaj viaj mamoj la vinberarojn. 8 Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj;
Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko,
Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj; 9 Kaj via palato kiel vino bongusta,
Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate,
Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj. 10 Mi apartenas al mia amato,
Kaj li sin tiras al mi. 11 Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon;
Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj. 12 Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj;
Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis,
Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis,
Ĉu la granatarboj jam floras;
Tie mi donos al vi mian amon. 13 La mandragoroj jam bonodoras,
Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj,
Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!

1 Ho, se vi estus al mi kiel frato,
Kiu suĉis la mamojn de mia patrino!
Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin;
Kaj tamen neniu malestimus min. 2 Mi gvidus vin, mi enkondukus vin en la domon de mia patrino;