Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/578

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj. 8 Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo sieĝata. 9 Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora. 10 Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora! 11 Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. 12 Kiam vi venas, por aperi antaŭ Mia vizaĝo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi paŝu sur Mian korton? 13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras ― krimo kaj sankta kunveno! 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin. 15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango. 16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi. 17 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino. 18 Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo: se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano. 19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos la bonaĵon de la tero; 20 sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; ĉar tiel diris la buŝo de la Eternulo. 21 Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj. 22 Via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo. 23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin. 24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael: Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi venĝos al Miaj malamikoj. 25 Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon. 26 Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela. 27 Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto. 28 La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermiĝos. 29 Ĉar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la ĝardenoj, kiujn vi elektis. 30 Ĉar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel ĝardeno, kiu ne havas akvon. 31 Kaj la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos.

1 Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem. 2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj. 3 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. 4 Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. 5 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo. 6 Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, ĉar ili pli pleniĝis ol antaŭe kaj ili sorĉas kiel la Filiŝtoj kaj aliĝis al infanoj de aligentuloj. 7 Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj. 8 Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.