Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/587

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

28 En la jaro de la morto de la reĝo Aĥaz estis farita la sekvanta profetaĵo: 29 Ne ĝoju, tuta Filiŝtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; ĉar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj ĝia produkto estos fluganta serpento. 30 Kaj la unuenaskitoj de malriĉuloj paŝtiĝos, kaj senhavuloj ripozos sendanĝere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restaĵo estos mortigita. 31 Ĝemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuraĝon la tuta Filiŝtujo; ĉar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj taĉmentoj. 32 Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en ĝi trovos defendon la malriĉuloj de Lia popolo.

1 Profetaĵo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir- Moab. 2 Ili iris en la domon kaj sur la altaĵojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba ĝemploras Moab; ĉiuj kapoj estas kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj. 3 Sur siaj stratoj ili ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj ĉiuj ĝemkrias, konsumiĝas per plorado. 4 Krias Ĥeŝbon kaj Eleale, ĝis Jahac oni aŭdas ilian voĉon; tial ĝemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li. 5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras ĝis Coar, ĝis la tria Eglat; ĉar laŭ la vojo supren al Luĥit ili iras plorante, ĉar sur la vojo al Ĥoronaim leviĝas kriado de malfeliĉo. 6 Ĉar la akvo de Nimrim sekforiĝis, ĉar sekiĝis la herbo, malaperis kreskaĵoj, verdaĵo jam ne ekzistas. 7 Tial la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj. 8 Ĉar la kriado ĉirkaŭas la limojn de Moab, ĝis Eglaim atingas lia plorado, kaj ĝis Beer-Elim atingas lia plorado. 9 Ĉar la akvo de Dimon estas plena de sango; ĉar Mi ankoraŭ pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la saviĝintojn de Moab kaj sur la restaĵon de la lando.

1 Sendu ŝafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion. 2 Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab ĉe la transirejoj de Arnon. 3 Aranĝu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kaŝu la elpelitojn, ne malkaŝu la vaganton. 4 Miaj elpelitaj Moabidoj loĝu ĉe vi; estu por ili ŝirmo kontraŭ la rabanto, ĝis ĉesiĝos la premado, finiĝos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando. 5 Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco en la tendo de David sidos juĝisto, celanta justecon, akcelanta la veron. 6 Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, ke ĝi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto. 7 Tial ĝemkrios Moab pri si mem, ĉiuj ĝemkrios; pri la fundamentoj de Kir-Ĥareset ili ploras, profunde frapitaj. 8 Ĉar la kampoj de Ĥeŝbon dezertiĝis, ankaŭ la vinberĝardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn branĉojn, kiuj atingis ĝis Jazer, etendiĝis en la dezerton; ĝiaj markotoj disĵetiĝis, transiris la maron. 9 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinberĝardeno de Sibma; mi priverŝos vin per miaj larmoj, ho Ĥeŝbon kaj Eleale; ĉar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton. 10 Foriĝis de la kampo ĝojo kaj gajeco, kaj en la vinberĝardenoj oni ne kantas nek ĝojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la ĝojkriojn Mi ĉesigis. 11 Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir-Ĥeres. 12 Kaj kiam montriĝos, ke Moab senfortiĝis sur la altaĵo, kaj eniros en sian templon, por preĝi, li nenion atingos. 13 Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaŭ longe. 14 Sed nun la Eternulo diris jene: Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltiĝos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.

1 Profetaĵo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj. 2 Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos. 3 Kaj detruita estos la fortikaĵo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la rest-