Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/589

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de blanka tolo. 10 Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; ĉiuj dungatoj estos malgajaj. 11 Malsaĝaj estas la princoj de Coan; la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono: Mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj? 12 Kie do nun estas viaj saĝuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo. 13 Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj. 14 La Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en ĉiuj ĝiaj faroj, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante. 15 Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aŭ vosto, branĉo aŭ kano. 16 En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super ĝi. 17 Kaj la lando de Jehuda fariĝos teruraĵo por la Egiptoj; ĉiu, kiu rememoros ĝin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili. 18 En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo. 19 En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud ĝia limo; 20 kaj ĝi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; ĉar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin. 21 Kaj la Eternulo fariĝos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos buĉoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos. 22 La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin. 23 En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj. 24 En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero. 25 La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante: Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredaĵo Izrael.

1 En la jaro, kiam Tartan venis Aŝdodon, kien lin sendis Sargon, reĝo de Asirio, kaj li militis kontraŭ Aŝdod kaj prenis ĝin, 2 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante: Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda. 3 Kaj la Eternulo diris: Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo, 4 tiel la reĝo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj. 5 Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis. 6 Kaj en tiu tempo diros la loĝantoj de tiu apudmara lando: Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por serĉi helpon, por savi nin kontraŭ la reĝo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

1 Profetaĵo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura. 2 Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis. 3 Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordiĝis, kiam mi aŭdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis. 4 Konsterniĝas mia koro, teruro min frapis; la ĉarma nokto fariĝis por mi teruro. 5 Preparu tablon, starigu gardostarantojn, manĝu, trinku. Leviĝu, princoj, ŝmiru la ŝildon. 6 Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru. 7 Kaj li vidis vicojn da ĉevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li aŭskultis atente, kun granda atento. 8 Kaj li ekkriis kiel leono: Mia