Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/601

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo. 28 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron kontraŭ Mi. 29 Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis. 30 Kaj jen estas por vi la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn. 31 Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre. 32 Ĉar el Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros. 33 Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de Asirio: Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon. 34 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo. 35 Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David. 36 Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj. 37 Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve. 38 Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.

1 En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos. 2 Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo, 3 kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris. 4 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene: 5 Iru, kaj diru al Ĥizkija: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn. 6 Kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon. 7 Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: 8 jen la hormontran ombron, kiu malsupriĝis sur la suna hormontrilo de Aĥaz, Mi retiros malantaŭen je dek gradoj. Kaj la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis. 9 Jen estas la skribo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kiam li malsaniĝis kaj eliris viva el sia malsano: 10 Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj; 11 Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la loĝantoj de la vantejo; 12 Ke mia estado demoviĝas, kaj forportiĝas de mi kiel tendo de paŝtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detranĉos min de la teksbazo; Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon. 13 Mi atendis ĝis mateno, ke simile al leono Li frakasos ĉiujn miajn ostojn, Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon. 14 Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi ĝemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min! 15 Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos ĉiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo. 16 Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en ĉio ĉi tio estas la vivo de mia spirito: