Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/610

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos. 16 Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas ĉiam antaŭ Mi. 17 Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi. 18 Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj kolektiĝis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi ĉiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi ĉirkaŭligos vin per ili kiel fianĉino. 19 Ĉar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la loĝantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj. 20 Viaj malaperintaj infanoj ankoraŭ diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu loĝi. 21 Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi ĉi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpuŝita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis ĉi tiuj? 22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj. 23 Kaj reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizaĝaltere ili kliniĝos antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos. 24 Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto? 25 Sed tiele diras la Eternulo: Eĉ la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritaĵo de la potenculo formalaperos; kaj kontraŭ viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos. 26 Kaj al viaj premantoj Mi manĝigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriiĝos de sia propra sango; kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

1 Tiele diras la Eternulo: Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi ŝin forpuŝis? aŭ al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpuŝita via patrino. 2 Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? Ĉu Mia mano fariĝis tro mallonga, por liberigi? kaj ĉu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fiŝoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo. 3 Mi vestas la ĉielon per mallumo, kaj sakaĵon Mi faras ĝia kovrilo. 4 La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, ĉiumatene vekas mian orelon, por ke mi aŭskultu kiel instruatoj. 5 La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontraŭstaris, mi ne turnis min malantaŭen. 6 Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado. 7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizaĝon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata. 8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraŭ mi? ni stariĝu kune; kiu postulas juĝon kontraŭ mi, li alproksimiĝu al mi. 9 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝos. 10 Kiu inter vi timas la Eternulon, aŭskultas la voĉon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio. 11 Jen vi ĉiuj, kiuj ekbruligas fajron, ĉirkaŭas sin per flamoj, iru en la lumon de via fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi ekbruligis. Per Mia mano tio fariĝos al vi; en doloro vi kuŝos.

1 Aŭskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj serĉas la Eternulon: rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj. 2 Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; ĉar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin. 3 Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi, dankado kaj laŭta kantado.