Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/615

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

igos la prematojn, disbatos ĉian jugon; 7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos. 8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe. 9 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, 10 kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo; 11 kaj la Eternulo kondukos vin ĉiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel ĝardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas. 12 Kaj oni rekonstruos ĉe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaŭ multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de breĉoj, reboniganto de vojoj por loĝado. 13 Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros ĝin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantaĵoj: 14 tiam vi ĝuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur la altaĵoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredaĵo de via patro Jakob; ĉar tion diras la buŝo de la Eternulo.

1 Vidu, ne mallongiĝis la mano de la Eternulo, por ke ĝi ne povu helpi; kaj ne malakriĝis Lia orelo, por ke Li ne aŭdu. 2 Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaŭ vi Lian vizaĝon, por ke Li ne aŭdu. 3 Ĉar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via buŝo parolas malveron, via lango esprimas maljustaĵon. 4 Neniu procesas honeste, kaj neniu juĝas juste; oni fidas vantaĵon kaj parolas malveron, gravediĝas per malhonestaĵo kaj naskas krimon. 5 Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneaĵon. Kiu manĝas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro. 6 Ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritaĵo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj. 7 Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por verŝi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo. 8 Vojon de paco ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne troviĝas justeco; siajn vojetojn ili kurbigis al si; ĉiu, kiu iras sur ili, ne konas pacon. 9 Tial malproksimiĝis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo. 10 Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj. 11 Ni ĉiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni ĝemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed ĝi forestas; savon, sed ĝi estas malproksime de ni. 12 Ĉar multiĝis niaj krimoj antaŭ Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraŭ ni; ĉar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas. 13 Ni krimis kaj mensogis kontraŭ la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn. 14 Kaj forturniĝis malantaŭen la justeco, kaj la virto staras malproksime; ĉar la vero faletis sur la strato, kaj la ĝusteco ne povas veni. 15 Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco. 16 Kaj Li vidis, ke ne troviĝas viro, kaj Li miris, ke ne troviĝas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis. 17 Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de venĝo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon. 18 Laŭ la faroj Li repagos: koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas. 19 Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; ĉar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado