Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/617

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitaĵojn de la antaŭa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaŭ multe da generacioj. 5 Stariĝos fremduloj kaj paŝtos viajn ŝafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj. 6 Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la riĉaĵon de popoloj vi manĝos, kaj per ilia gloro vi gloriĝos. 7 Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili ĝojkantos sur siaj partoj; duoblaĵon ili ekposedos en sia lando; ĝojo eterna estos ĉe ili. 8 Ĉar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili. 9 Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; ĉiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo. 10 Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn. 11 Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj.

1 Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo. 2 Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo. 3 Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio. 4 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; ĉar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon. 5 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, tiel ĝojos pri vi via Dio. 6 Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon, 7 kaj al Li ne donu ripozon, ĝis Li aranĝos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero. 8 La Eternulo ĵuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako: Mi ne plu donos vian grenon kiel manĝaĵon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris; 9 sed ĝiaj rikoltantoj ĝin manĝos, kaj laŭdos la Eternulon; kaj ĝiaj kolektantoj ĝin trinkos en la korto de Mia sanktejo. 10 Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj; levu standardon super la popoloj. 11 Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero: Diru al la filino de Cion: Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li. 12 Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.

1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en ruĝaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi. 2 Kial Via drapiraĵo estas ruĝa, kaj Viaj vestoj kiel ĉe tretanto en vinpremejo? 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj ŝprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapiraĵon Mi malpurigis. 4 Ĉar la tago de venĝo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis. 5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis. 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elverŝis sur la teron ilian sangon. 7 Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la laŭdon al la Eternulo, pro ĉio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco. 8 Kaj Li diris: Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas;