Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron. 28 Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.

29 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj. 30 Tiam Faraono leviĝis en la nokto, li kaj ĉiuj liaj servantoj kaj ĉiuj Egiptoj; kaj fariĝis granda kriado en Egiptujo; ĉar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto. 31 Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris: Leviĝu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris. 32 Ankaŭ viajn ŝafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaŭ min. 33 Kaj la Egiptoj urĝis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; ĉar ili diris: Ni ĉiuj mortos. 34 Kaj la popolo forportis sian paston, antaŭ ol ĝi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj ŝultroj. 35 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn. 36 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.

37 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj. 38 Kaj ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro. 39 Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon. 40 La daŭro de la tempo, kiun la Izraelidoj loĝis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj. 41 Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta. 42 Ĝi estas nokto dediĉata al la Eternulo, ĉar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo de ĉiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.

43 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin. 44 Sed ĉiu sklavo, kiun iu aĉetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas manĝi ĝin. 45 Pasloĝanto kaj dungito ne manĝu ĝin. 46 En unu domo ĝi estu manĝata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en ĝi ne rompu. 47 La tuta komunumo de Izrael faru ĝin. 48 Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin. 49 La sama leĝo estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter vi. 50 Kaj ĉiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris. 51 En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Dediĉu al Mi ĉiun unuenaskiton, kiu malfermas ĉiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj: al Mi li apartenas.

3 Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon. 4 Hodiaŭ vi eliras, en la monato Abib. 5 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu ĉi tiun servon en ĉi tiu monato. 6 Dum sep tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo. 7 Macoj estu manĝataj dum la sep tagoj, kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentaĵo kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi. 8 Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante: Ĝi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi ĉe mia elirado el