Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/620

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

10 Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi ĉiuj ĝiaj amantoj; forte ĝoju pri ĝi ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi. 11 Suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj; suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro. 12 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj. 13 Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj. 14 Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, kaj viaj ostoj vigliĝos kiel freŝa verdaĵo; kaj la mano de la Eternulo fariĝos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj. 15 Ĉar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia ĉaro estos kiel ventego, por elverŝi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon. 16 Ĉar per fajro kaj glavo la Eternulo faros juĝon super ĉiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo. 17 Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la ĝardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj manĝas viandon de porko kaj abomenindaĵon kaj musojn, ĉiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo. 18 Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti ĉiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron. 19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud, al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj. 20 Kaj ili venigos ĉiujn viajn fratojn el inter ĉiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur ĉevaloj kaj ĉaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo. 21 Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo. 22 Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo. 23 Kaj regule en ĉiu monatkomenco kaj en ĉiu sabato venos ĉiu karno, por adorkliniĝi antaŭ Mi, diras la Eternulo. 24 Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraŭ Mi; ĉar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingiĝos, kaj ili estos abomenindaĵo por ĉiu karno.


JEREMIA


1 Paroloj de Jeremia, filo de Ĥilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen; 2 al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia reĝado, 3 kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la fino de la dek- unua jaro de Cidkija, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato. 4 Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 5 Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj. 6 Mi diris: Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, ĉar mi estas juna. 7 Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu. 8 Ne timu ilin; ĉar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo. 9 Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektuŝis mian buŝon, kaj la Eternulo diris al mi: Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon. 10 Vidu, Mi starigas vin hodiaŭ super la popoloj kaj super la regnoj, por elŝiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.