Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/622

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sovaĝa? 22 Se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 23 Kiel vi povas diri: Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo. 24 Kiu povas reteni sovaĝan azeninon, alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama stato ili ĝin trovos. 25 Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorĝon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, ĉar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin. 26 Kiel ŝtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj, 27 kiuj diras al ligno: Vi estas mia patro; kaj al ŝtono: Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizaĝon; sed en la tempo de sia malfeliĉo ili diras: Leviĝu, kaj savu nin. 28 Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili leviĝu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfeliĉo; ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda. 29 Kial vi volas disputi kun Mi? vi ĉiuj defalis de Mi, diras la Eternulo. 30 Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono. 31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! Ĉu Mi estis por Izrael dezerto aŭ lando malluma? Kial do Mia popolo diras: Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi? 32 Ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla. 33 Kiel vi beligas vian vojon, por serĉi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimiĝis. 34 Eĉ sur viaj baskoj oni trovas sangon de malriĉuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur ĉiuj tiuj lokoj. 35 Vi diras: Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos juĝon inter ni pro tio, ke vi diras: Mi ne pekis. 36 Kiel malestiminda vi fariĝis, ŝanĝante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio. 37 Ankaŭ el tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, ĉar la Eternulo forpuŝis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.

1 Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. 2 Levu viajn okulojn al la altaĵoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? Ĉe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malĉastado kaj malbonagoj. 3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti. 4 Tamen vi kriis al Mi: Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco! 5 ĉu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por ĉiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontraŭstaras. 6 La Eternulo diris al mi en la tempo de la reĝo Joŝija: Ĉu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? ŝi iris sur ĉiun altan monton kaj sub ĉiun verdan arbon kaj tie malĉastis. 7 Kaj post kiam ŝi faris ĉion ĉi tion, Mi diris: Revenu al Mi; sed ŝi ne revenis. Kaj tion vidis ŝia perfidema fratino Judujo. 8 Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis. 9 Kaj de la bruo de ŝia malĉastado malpuriĝis la lando, kaj ŝi adultis kun ŝtono kaj kun ligno. 10 Kaj malgraŭ ĉio ŝia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo. 11 Kaj la Eternulo diris al mi: La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo. 12 Iru, kaj proklamu ĉi tiujn vortojn norden, kaj diru: Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon, ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne. 13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub ĉiun verdan arbon, kaj Mian voĉon vi ne aŭskultis, diras la Eternulo. 14 Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro,