Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/625

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiujn vi fidas. 18 Sed eĉ en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute. 19 Kaj kiam oni demandos: Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni ĉion ĉi tion? tiam diru al ili: Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi. 20 Anoncu tion en la domo de Jakob kaj aŭdigu en Judujo, dirante: 21 Aŭskultu ĉi tion, ho popolo malsaĝa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne aŭdas. 22 Ĉu vi ne timas Min? diras la Eternulo; ĉu vi ne tremas antaŭ Mi, kiu faris sablon limo por la maro, aranĝo eterna, kiun ĝi ne transpaŝas? kiom ajn ĝi skuiĝas, ĝi nenion povas fari; kiom ajn bruas ĝiaj ondoj, ili ne povas ĝin transpaŝi. 23 Sed ĉi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris. 24 Kaj ili ne diris en sia koro: Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en ĝia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto. 25 Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon. 26 Ĉar inter Mia popolo troviĝas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn. 27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakiraĵoj; tial ili fariĝis grandaj kaj riĉaj. 28 Ili fariĝis grasaj, ili fariĝis dikaj; ili faris malbonajn agojn; juĝon ili ne faras, juĝon pri orfo, sed ili ĝuas la vivon; justecon al malriĉuloj ili ne faras. 29 Ĉu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?. 30 Io konsterna kaj terura fariĝis en la lando: 31 la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?.

1 Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; ĉar de nordo aperas malbono kaj granda pereo. 2 Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion. 3 Al ŝi venos paŝtistoj kun siaj brutaroj, ĉirkaŭ ŝi ili starigos tendojn, kaj ĉiu paŝtos sur sia loko. 4 Aranĝu militon kontraŭ ŝi; leviĝu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! ĉar baldaŭ vesperiĝos, etendiĝas la ombroj de vespero. 5 Leviĝu, ni iru nokte, kaj ni detruu ŝiajn palacojn. 6 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Haku ŝiajn arbojn kaj aranĝu remparon ĉirkaŭ Jerusalem; ĉi tiun urbon oni devas puni, ĝi estas tute plena de malbonagoj. 7 Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel ĝi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas aŭdataj en ĝi, antaŭ Mi estas ĉiam turmentado kaj batado. 8 Prudentiĝu, ho Jerusalem, por ke ne foriĝu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne loĝata. 9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Oni kolektu la restaĵon de Izrael kiel restaĵon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon, kiel ŝirkolektanto de vinberoj super la korboj. 10 Kun kiu Mi parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min aŭskultu? ilia orelo ne estas cirkumcidita, kaj ili ne povas aŭdi. Jen la vorton de la Eternulo ili malŝatas; ili ne deziras ĝin. 11 Tial Mi pleniĝis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elverŝu ĝin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiliĝon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo kaj profundaĝulo. 12 Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaŭ la kampoj kaj la edzinoj; ĉar Mi etendos Mian manon sur la loĝantojn de la lando, diras la Eternulo. 13 Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon. 14 Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato. 15 Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo. 16 6 Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laŭ ĝi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris: Ni ne iros. 17 Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante: Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris: Ni ne atentos. 18 Tial aŭdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj,