Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/633

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

― ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon. 17 Kaj diru al ili jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas, ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga. 18 Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas. 19 9 Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron. 20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar ni pekis antaŭ Vi. 21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni. 22 Ĉu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? ĉu la ĉielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, ĉar Vi faras ĉion ĉi tion.

1 Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru. 2 Kaj se ili diros al vi: Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo: Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon. 3 Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo: per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por formanĝi kaj ekstermi. 4 Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem. 5 Ĉar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktiĝos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto? 6 Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantaŭen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi laciĝis de kompatado. 7 Mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo. 8 Mi faros, ke da vidvinoj ĉe ili estos pli ol da sablo ĉe la maro; en ilian ĉefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi ĵetos sur ĝin subite timon kaj teruron. 9 Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras ŝia animo; subiras ŝia suno, kiam estas ankoraŭ tago; ŝi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaŭ iliaj malamikoj, diras la Eternulo. 10 Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraŭ kiu ĉiu malpacas kaj kiun ĉiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen ĉiuj min malbenas. 11 La Eternulo diris: Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraŭ la malamiko. 12 2 Ĉu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro? 13 Vian riĉaĵon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro ĉiuj viaj pekoj en ĉiuj viaj limoj. 14 Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; ĉar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi. 15 5 Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj venĝu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron. 16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro; ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot. 17 Mi ne sidis en interkonsiliĝo de mokantoj kaj ne ĝojis kun ili; mi sidis solece antaŭ Via mano, ĉar Vi plenigis min per indigno. 18 Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke ĝi ne povas resaniĝi? Vi fariĝis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla. 19 Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon, vi fariĝos kiel