Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/638

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

similan al ĉiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni. 3 Kaj Jeremia diris al ili: Tiele diru al Cidkija: 4 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraŭ la reĝo de Babel, kaj kontraŭ la Ĥaldeoj, kiuj sieĝas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de ĉi tiu urbo. 5 Kaj Mi batalos kontraŭ vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno. 6 Kaj Mi frapos la loĝantojn de ĉi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos. 7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos. 8 Kaj al ĉi tiu popolo diru: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto: 9 kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo aŭ de malsato aŭ de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la Ĥaldeoj, kiuj vin sieĝas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro. 10 Ĉar Mi turnis Mian vizaĝon kontraŭ ĉi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la reĝo de Babel ĝi estos transdonita, kaj li forbruligos ĝin per fajro. 11 1 Kaj koncerne la domon de la reĝo de Judujo aŭskultu la vorton de la Eternulo: 12 Domo de David! diras la Eternulo: Frue matene faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj ĝi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos ĝin estingi. 13 Jen Mi iras kontraŭ vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenaĵo, diras la Eternulo, kontraŭ vin, kiuj diras: Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn loĝejojn? 14 Kaj Mi punos vin laŭ la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en ĝia arbaro, por ke ĝi ekstermu ĝian tutan ĉirkaŭaĵon.

1 Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la reĝo de Judujo, kaj diru tie jenon: 2 diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra ĉi tiuj pordegoj. 3 Tiele diras la Eternulo: Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon, kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko. 4 Ĉar se vi plenumos ĉi tiun diron, tiam tra la pordegoj de ĉi tiu domo irados reĝoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj sur ĉevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo. 5 Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam ― Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo ― ĉi tiu domo fariĝos ruino. 6 Ĉar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo: Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne loĝataj. 7 Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron. 8 Kaj multe da nacioj preterpasos ĉi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu granda urbo? 9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorkliniĝis al aliaj dioj kaj servis al ili. 10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo. 11 Ĉar tiele diras la Eternulo pri Ŝalum, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, kiu reĝis post sia patro Joŝija kaj foriris de ĉi tiu loko: Li ne plu revenos ĉi tien; 12 sed sur la loko, kien oni transloĝigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj ĉi tiun landon li ne plu vidos. 13 3 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn ĉambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon; 14 kiu diras: Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn ĉambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas